Kiel uzi la bibliotekon

1. Kiu rajtas uzi la Libraron Ludoviko?

La Libraro Ludovika (LL) estas (laŭ nia scio) la plej granda kolekto de materialoj Esperantlingvaj en Norda Ameriko – vi povas legi pri ĝia historio tie ĉi – kaj ĝi entenas proksimume 3000 unikajn titolojn. LL estas servo de Kanada Esperanto-Asocio, kaj ĝin subtenas testamentaĵo de Stevens (Steĉjo) Norvell.

La nuna prizorganto estas Martin Morris, kiu laboras kiel universitata bibliotekisto. Li, kaj la kolekto, troviĝas fizike en Longejlo (Longueuil), Kebekio.

Rajtas pruntepreni el la Libraro ĉiu membro de Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Societo Kebekia. Ni tre deziras ke la kolekto estu uzata, kaj faris ĉion eblan por faciligi tion. Jen kiel pruntepreni el la kolekto.

2. Kiel mi povas trovi materialojn en la Libraro?

Ni havas katalogon kiu estas, simple dirite, granda listo de ĉio en la Libraro. Se tio estas novaĵo al vi, vi povas legi kiel uzi la katalogon tie ĉi, aŭ peti helpon per retmesaĝo al Martin (martinbmorris -ĉe- gmail.com).

Eblas fari simplan serĉon per la ci-suba serĉilo…

…aŭ, vi povas serĉi pli komplike per la plena katalogo ĉe https://katalogo.biblioteko.ca.

3. Kiel funkcias prunteprenoj?

Ĉu vi trovis ion kion vi ŝatus pruntepreni? Se jes, necesas simple sendi mesaĝon al Martin. Li kreos konton en nia sistemo (se vi ne jam havas), kaj sendos al vi vian prunton per la poŝto. Por membroj de KEA, ni sendos senpage!

Vi rajtas gardi la prunton dum almenaŭ kvar monatoj kaj, se neniu alia rezervis ĝin, ni renovigos la prunton senlime.

Kiam vi ne plu bezonas vian prunton, ni demandas al vi resendi ĝin. Por plej efike uzi la buĝeton de la Libaro, ni petas ke vi pagu la resendon.

4. Skanoj kaj referaĵdemandoj

En multaj kazoj, vi eble ne deziras/bezonas pruntepreni librojn el la biblioteko, sed simple ŝatus legi unu ĉapitron, aŭ kelkajn paĝojn, aŭ simple fari demandon pri la enhavo de titolo. Ankaŭ tio eblas! Por pliaj demandoj, kontaktu Martin.