Informoj por bibliotekistoj

Katalogado

Ni sekvas la regulojn pri katalogado por Esperantlingvaj bibliotekoj kiujn ellaboris Ana Manero de la Biblioteko Juan Régulo Pérez en Madrido.

Kiam eblis, mi teleŝargis bibliografiajn rikordojn por verkoj en Libraro Ludoviko rekte el ŝia katalogo per la protokolo Z39.50, kun necesaj modifetoj.

Tiuj ĉi gravaj laboroj ŝiaj helpis al mi ŝpari tre multajn horojn da laboro dum la pretigo de tiu ĉi katalogo – enorman dankon al ŝi.

Kompreneble, pri eraroj en tiu ĉi katalogo respondecas sole mi.

Aŭtoritatoj

Same kiel niaj katalogaj reguloj, niaj aŭtoritatoj venas de listo kiun kreis Ana Manero. Kiam necesis krei novan aŭtoritaton, ne eksistantan en ŝia listo, mi sekvis ŝian sistemon. Ekzemple, jam ekzistis la tema aŭtoritato noveloj danlingvaj, por noveloj originale en la dana kiuj ekzistas ankaŭ en esperantlingva traduko. Tamen ne ekzistas similar tema aŭtoritato por esperantigitaj serblingvaj noveloj (el kiuj la biblioteko havas ĉi-momente 4). Mi do kreis la aŭtoritaton noveloj serblingvaj.

Klasifikado (temkodoj)

La temkodojn uzatajn en tiu ĉi katalogo kreis Steĉjo Norvell. Plena listo estas konsultebla tie ĉi.

Aliaj informoj

La Libraro Ludoviko estas enskribita en la Canadian Library Directory / Répertoire des bibliothèques canadiennes. Tio permesos al ni eventuale organizi interbibliotekajn pruntojn el la kolekto, kaj ricevi petojn sendi skanaĵojn.