Historio de Libraro Ludovika

[Stevens Norvell (Steĉjo) verkis tiun ĉi antaŭparolon kaj historion de la Libraro dum la fruaj naŭdekaj jaroj. Ni tie ĉi reproduktas ĝin senŝanĝe – krom la aldono de kelkaj ligiloj.]

Dum multaj jaroj Harry Lewis (1913-1993) kolektis Esperantajn librojn. En la fruaj 1950aj jaroj li estis la sola Esperantisto en Halifakso-Dartmuto. (La nuna grupo de Esperantistoj ekestis en 1984 kaj konsistis plejparte el poŝtkursaj studintoj de Kim Keeble en Upper Rawdon.) Mi akiris grandan parton de lia kolektaĵo en la mezo de la mil naŭcent okdekaj jaroj kiam Harry devis translokiĝi post la emeritiĝo kaj ne havis spacon por la libraro, kaj mi akiris la restaĵon de la kolekto post la morto de Harry en 1993, danke al liaj parencoj.

Al la kolektaĵo de Harry mi aldonis miajn proprajn Esperantajn librojn, kaj mi daŭras akiri librojn por pligrandigi la kolektaĵon. La libraro, kiu nun konsistas el 1758 libroj kaj broŝuroj kaj ankaŭ el multaj son-registraĵoj kaj gazetoj kaj revuoj, okupas tutan ĉambron en mia domo. Mi pensas pri mi kiel ne la posedanto sed nur la gardanto de la libraro, kaj post mia morto mi heredigos la libraron al la Kanada Esperanto-Asocio kun peto ke, se eble, ĝi restu en Nova Skotio kaj sub la rego de la Nova-Skotiaj Esperantistoj.

Multaj Esperantistoj konsilis, ke mi ordigu la librojn kaj enkatalogigu la informon pri ĝia enhavo. Por fari tion, mi kreis ordigplanon kaj inventis, inter alie, la temkodojn laŭ sistemo kiu ŝajnis al mi pli simpla kaj taŭga por la libraro ol sistemoj ofte uzataj de aliaj libraroj kaj bibliotekoj. La fundamenta dosiero de la katalogo estas tekstdosiero aŭ ASCII-dosiero (kun multaj kodoj) en mia komputoro. Gene Keyes laboris preskaŭ duontempe dum jaro kaj duono por ordigi la librojn kaj entajpi la informon en la dosieron, kaj li evoluigis pliajn kodojn laŭ-bezone dum la laboro.

Kanadanoj kiuj estas membroj de KEA rajtas mendi materialon de la Libraro Ludovika perpoŝte.

Transklokiĝoj de la kolekto kaj nova katalogo

Stevens Norvell forpasis la 7an de februaro 2015, post kiam prizorgis la kolekton dum pluraj jaroj la kalgaria esperantisto Allan Simon.

Akceptis respondeci pri la kolekto en aŭtuno 2021 Martin Morris, kiu kreis novan katalogon uzante la bibliotekan mastruman sistemon Koha kaj la datenojn de la antaŭa katalogo kreita de Gene Keyes. Martenon vi povas kontakti ĉe:

Martin Morris
485 rue Guilbault
Longueuil (Québec)
J4H 2V1

martinbmorris -ĉe- gmail.com