Kiel uzi la katalogon

Kiel uzi la bibliotekon > Kiel uzi la katalogon

Eblas serĉi en la katalogo dumaniere : per la simpla metodo, aŭ la plena metodo.

Simpla metodo

La plej simpla maniero serĉi en la katalogo estas per la ĉi-suba serĉilo.

  1. Per la unua falmenuo, elektu ĉu vi volas serĉi laŭ la titolo, aŭtoro aŭ per ŝlosilvorto.
  2. Eblas, per la dua falmenuo, limigi vian serĉon al libroj, periodaĵoj aŭ muzikaĵoj. Normale vi povas ignori tiun ĉi menuon.
  3. En la skatolo, tajpu serĉvorto(j)n kaj klaku sur “Serĉi”. Nova paĝo malfermiĝos kaj vi vidos viajn serĉrezultojn en la plena katalogo.

Ekzemple, por serĉi verkaĵojn de Auld, serĉu kiel ĉi-sube:

Por serĉi la epopeon La Infana Raso, faru jene:

Plena metodo

Per la plena metodo, oni serĉas rekte en la plena katalogo. La plena katalogo havas potencan serĉmotoron kaj ne eblas tie ĉi priskribi ĉiujn ĝiajn kapablojn. Sufiĉu do kelkaj ekzemploj.

Por serĉi la epopeon La Infana Raso en la plena katalogo, faru jene:

Tio kondukos al la jena paĝo:

Sur tiu ĉi paĝo, eblas vidi diversajn bibliografiajn informojn pri la serĉita verko, inkluzive de la la aŭtoro kaj aliaj kontribuintoj, la serio, la eldoninto, la speco de verko, kaj ke la verko troviĝas en la listo Baza Legolisto de Auld. Same, oni povas vidi ĉe Havaĵoj ke la Libraro havas du ekzemplerojn pruntepreneblajn.

Multaj bibliografiaj informoj estas ankaŭ ligiloj. Klakante sur Baza Legolisto de Auld, ekzemple, kondukas al nova paĝo kiu entenas informojn pri ĉiuj aliaj verkoj en tiu listo kiuj estas en la Libraro Ludovika. Simile, la ligo Stafeto. Beletraj kajeroj kondukas al ligo pri ĉiuj aliaj titoloj en tiu serio kiuj estas en la Libraro.

Precizigi sian serĉon

La plena katalogo donas la eblecon filtri, aŭ precizigi serĉrezultojn diversmaniere, ekzemple laŭ kunlaborintoj, temo kaj serio. Jen la rezulto kiam oni serĉas verkojn de Gaston Waringhien.

La filtriloj troviĝas maldekstre kaj ni povas vidi ke, el la 26 verkoj de Waringhien kiuj troviĝas en la Libraro, 3 estas kunlaboraĵoj kun Roger Bernard kaj 2 kovras la temon Esperantologio. Por filtri la serĉon, necesas nur klaki sur unu el la filtriloj ĉe la maldesktro.